Papa unuarangeco

En la Doktrino de la Katolika Eklezio, la papa unuarangeco (aŭ supereco) estas la apostola aŭtoritato de la episkopo de la diocezo de Romo sur ĉiuj proprajuraj katolikaj eklezioj, jen la Latina Eklezio jen la Orientaj katolikaj eklezioj. Laŭ la Katolika Eklezio ĉe la bazo de tiu unuarangeco kuŝas du atributoj de Sankta Petro: estinti elektita de Jesuo Kristo unua inter la apostoloj (unuarangeco de Petro) kaj estinti la unua episkopo de la diocezo de Romo: bazita sur la atestoj de la Nova Testamento, la Katolika Eklezio instruas, kiel kredenda dogmo, ke la episkopo de Romo estas la posteulo de Petro en la unuarangeca servo en la universala Eklezio; tiu posteuleco eksplikas la superecon de la Eklezio de Romo.

La Ortodoksa Eklezio rekonas unuarangecon "en la karitato" aŭ "de honoro" al la episkopo de Romo, sed opinias ke ne validas ĝis kiam pluestas la divido inter la du eklezioj post la orienta skismo: la protestantaj eklezioj rekonas neniun unuarangecon, nek al papo nek al la patriarkoj de la orientaj eklezioj ĉar ili opinias ke la papa institucio ne akordiĝas kun la Sanktaj Skriboj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne